Batalo de Norda Borneo

Aŭstraliaj trupoj de la 24a Brigado en Labuano la 10a de junio 1945.

La Batalo de Norda Borneo okazis dum la Dua Mondmilito inter fortoj de Aliancanoj kaj de Japanio. Parto de pli ampleksa Kampanjo de Borneo de la Pacifika Fronto, ĝi okazis inter la 10a de junio kaj la 15a de aŭgusto 1945 en Norda Borneo (poste konata kiel Sabaho). La batalo konsistis en serio de amfibiaj surterigoj de Aŭstraliaj fortoj sur diversaj punktoj de ĉeftero ĉirkaŭ la Golfo de Brunejo kaj sur insuloj situantaj ĉirkaŭ la golfo. Japana opozicio al la surterigoj estis sporada dekomence, kvankam dum la kampanjo progresis okazis nombraj konsiderindaj bataloj kaj ambaŭ flankoj suferis relative grandajn perdojn. Finfine tamen, la aŭstralianoj sukcese ekkontrolis la regionon, kvankam je granda etendo la strategiaj akiroj atingitaj en Norda Borneo perdis sian valoron pro la subita fino de la milito en aŭgusto 1945.

Oni ĉirkaŭkalkulas, ke 29 000 al 30 000 Aliancanoj (usonanoj kaj aŭstralianoj) batalis kontraŭ ĉirkaŭ 8 800 japanoj. La unuaj menciitaj perdis nur ĉirkaŭ 100 mortojn, plus vunditojn, dum japanoj perdis 1 234 mortintojn kaj 130 kaptitoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search